Estu salutataj,
junaj Esperantistoj estas invititaj al speciala Esperanto tendaro:
Kiam? 13. – 22.08.2010
Kie? Germanio (unu de la plej granda urboj en Germanio - nomiĝas Essen -
en okcidenta Germanio)
Kial? Eble ĉar vi volas partopreni ĉe granda skolta tendaro en Essen, la
culturĉefurbo 2010
Kostoj? Verŝajne 110-180 eŭroj (vi devos organizi vian alvojaĝon mem)
La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperanto subtendaro dum pli
granda skoltaevento. Ni tendumos en belaj, grandaj, nigraj tendoj laŭ
tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj ni povas fari fajron. Ni volas ludi,
kanti, babili, renkonti skoltojn kaj nin mem: junaj Esperantistoj. Ni
ankaŭ volas montri nian Esperantomovadon al la aliaj partoprenantoj de la
skolta tendaro.
Se vi volas partopreni aŭ havas demandojn bonvolu kontakti min relative
rapide: tommeck ĉe web.de . Se ni havos almenaŭ 15 partoprenantojn ni
okazigos la subtendaron. Ni bezonas vian respondon ĝis la fino de majo.
Vi povas trovi plijajn informojn pri la skolta evento en diversaj lingvoj
ĉi tie: www.moveto10.eu & www.ruhrjamb2010.eu
Amike, Thomas Dresler, Germana Esperantisto kaj skolto